devas ‘должен’, ‘обязан’,
distrikto ‘район’,
doni ‘дать’ (eldoni ‘издать’),
dormi ‘спать’,
fenestro ‘окно’,
fermi ‘закрыть’,
floro ‘цветок’,
frua ‘ранний’,
gaso ‘газ’,
gasto ‘гость’,
ĝusta ‘точный’, ‘правильный’ (ĝuste ‘точно’, ‘правильно’, ‘верно’; ‘как раз’),
ho! ‘о!’, ‘ох!’,
horloĝo ‘часы’,
kara ‘дорогой’,
komuna ‘общий’,
kuiri ‘варить’, ‘готовить пищу’,
libro ‘книга’,
lito ‘кровать’, ‘постель’,
manĝi ‘кушать’, ‘есть’,
meti ‘класть’, ‘помещать’, ‘ставить’, ‘положить’,
mondo ‘мир’, ‘свет’,
montri ‘показать’,
numero ‘номер’,
pordo ‘дверь’,
preferi ‘предпочитать’ (prefere ‘предпочтительно’, ‘лучше’),
rapida ‘быстрый’, ‘скорый’,
ricevi ‘получить’,
rigardi ‘смотреть’, ‘глядеть’,
seĝo ‘стул’,
sonori ‘звенеть’,
spegulo ‘зеркало’,
strato ‘улица’,
ŝati ‘любить’, ‘высоко ценить’, ‘нравиться’ (mi ŝatas ‘мне нравится’, ‘я люблю’),
ŝranko ‘шкаф’,
teko ‘портфель’,
varma ‘тёплый’,
vera ‘истинный’, ‘настоящий’, ‘подлинный’ (vere ‘истинно’, ‘действительно’, ‘по правде говоря’;
vero ‘истина’, ‘правда’).
Без перевода: balkono, bufedo, divano, kvartalo, magazeno, minuto, televido.
Грамматика
6-1.Предлоги: sen ‘без’; tra ‘через’, ‘сквозь’; je – предлог с неопределённым значением; употребляется, если неясно, какой предлог следует употребить: Vere, mi ne scias, kion mi farus sen vi! По правде говоря, я не знаю, что бы я делал без тебя!‘; Ŝi venis en la laborejon sen matenmanĝi ’Она пришла на работу, не позавтракав (= без того, чтобы позавтракать); sencela ‘бесцельный’; eniri tra la pordo ‘войти через дверь’; Je via sano! ‘За ваше здоровье!’
Не следует злоупотреблять предлогом je.
6-2.Союзы: aǔ ‘или’, ‘либо’; ĉar ‘потому что’, ‘так как’, ‘поскольку’, ‘ибо’: Aǔ unu, aǔ alia; Ni devas reveni, ĉar estas jam malfrue.
6-3.Наречия: baldaǔ ‘вскоре’, ‘скоро’; hieraǔ ‘вчера’; neniam ‘никогда’: Hieraǔ mi ricevis leteron de mia bulgara leter-amiko, kiu baldaǔ venos al mi gaste; Mallaborulo neniam havas tempon ‘У лентяя никогда нет времени’.
6-4. В эсперанто во фразе употребляется только одно отрицание: Neniam estas grandaj faroj sen grandaj malfaciloj (Voltero) ‘Никогда не бывает больших дел без больших трудностей’.
6-5. Глаголы в повелительном наклонении оканчиваются во всех формах на -u: Rigardu! ‘Смотри!’, ‘Смотрите!’; Ni rigardu! ‘(Давайте) посмотрим!’; Ili rigardu! ‘Пусть они посмотрят!’; Mi rigardu! ‘Посмотрю-ка я!’; Rigardu al mi en la okulojn! ‘Посмотри мне в глаза!’; Por havi amikon, estu amiko! Чтобы иметь друга, будь другом!‘; Ni iru kune! ’(Давайте) пойдём вместе!‘; Ni ĝoju! ’Будем радоваться!; Ĉu ni legu? ‘Почитаем?’; Mi ne scias, kiel mi danku vin! Я не знаю, как мне благодарить вас!‘; De kie mi sciu tion? ’Откуда мне это знать?‘; Kion fari, estu kiel estos! ’Что делать, будь как будет!‘; Vivu nia lingvo Esperanto! ’Да здравствует наш язык эсперанто!
Если глагол-сказуемое главного предложения выражает волю, то придаточное предложение вводится союзом ke ‘чтобы’ или por ke ‘для того чтобы’, причём глагол придаточного предложения стоит в повелительном наклонении: ‘Я хотел бы, чтобы вы пришли’ Mi volus, ke vi venu (нельзя сказать *Mi volus, ke vi venis); ‘Я говорю тебе это, для того чтобы ты был уверен во мне’ Mi diras al vi tion, por ke vi estu certa pri mi; Если хочешь, чтобы тебе было хорошо, не делай так, чтобы тебе было плохо Se vi volas, ke al vi estu bone, ne faru tiel, ke al vi estu malbone; ‘Необходимо, чтобы вы сделали работу до конца’ Necesas, ke vi faru la laboron ĝis la fino.
6-6.Частицы: jen ‘вот’ (jena ‘вот этот’, ‘следующий’), eĉ ‘даже’: Jen pri kio mi volas paroli kun vi Вот о чём я хочу поговорить с тобой‘; Jen malsaĝulo! ’Вот дурак; Jen tiel! ‘Вот так!’; Jen kio estas interesa! ‘Вот что интересно!’; Jen la tuto! ‘Вот и всё!’; Jen kial mi telefonas al vi Вот почему я звоню тебе‘; Inter gejunuloj eĉ maljunulo junas ’Среди молодых даже старик молод‘; Tion eĉ mi komprenas ’Это понятно даже мне.
Словообразование
6-7. Суффикс -ig- означает «сделать, заставить сделать (что-либо или каким-либо), привести в состояние»: aktivigi ‘активизировать’ – aktivigo ‘активизация’; interesigi ‘заинтересовать’; sidigi ‘посадить’; dormigi ‘усыпить’; ĝustigi ‘уточнить’; surtabligi ‘поставить на стол’; aĉetigi ‘заставить купить’; igi ‘заставить’; La ĝojo plilongigas la vivon ‘Радость удлиняет жизнь’; Ne igu min rapidi (= Ne rapidigu min)! ‘Не торопи меня!’
6-8. Суффикс -iĝ- означает «делаться, становиться, стать»: kuiriĝi ‘вариться’; blankiĝi ‘побелеть’; plimultiĝi ‘умножиться’; iĝi ‘сделаться’, ‘стать’; Li edziĝis al ŝi Он женился на ней‘; Ĉio nova iĝos malnova ’Всё новое станет старым; La vivo povas finiĝi, sed la laboro neniam finiĝas ‘Жизнь может кончиться, но работа никогда не кончается’.
6-9. Глагол с суффиксом -ig- всегда требует после себя слова в винительном падеже, с суффиксом -iĝ- никогда: Sciigu min pri tio ‘Уведоми меня об этом’; Sciiĝu pri tio Осведомись об этом.
6-10. Суффикс -ej- означает «место, помещение»: lernejo ‘школа’, dormejo ‘спальня’, oficejo ‘место службы’, ‘учреждение’; Aĉetu ĉevalon kaj nur poste faru ĉevalejon ‘Купи коня и лишь потом делай конюшню’.
6-11. Суффикс -il- означает «орудие, инструмент, средство»: sonorilo ‘звонок’, malvarmigilo ‘холодильник’, liniilo ‘линейка’, dormigilo ‘снотворное’, komputilo ‘компьютер’.
Словоупотребление
6-12. *Обозначение времени на часах*. Слово, обозначающее час, является порядковым числительным, перед ним употребляется артикль: Kioma horo estas? ‘Который час?’; 6.00 – estas la sesa horo; 6.30 – estas la sesa kaj duono (= kaj tridek); 6.45 – estas kvarono antaǔ la sepa; 6.58 – estas du minutoj antaǔ la sepa; 7.08 – estas ok minutoj post la sepa; 7.15 – estas kvarono post la sepa.
Для указания на определённый момент времени употребляется предлог je: Je kioma horo vi venos? – Mi venos je la dua horo ‘В котором часу ты придешь? – Я приду в два часа’; je duono post la dua ‘в половине третьего’; je kvin minutoj antaǔ la dua ‘без пяти два’.
La loĝejo de Nikolao
— Andreo, je kioma horo ni devas esti ĉe Nikolao?
— Je duono post la sepa.
— Ni malfruas, ĉar estas jam dudek kvin minutoj antaǔ la oka.
— Via horloĝo rapidas. Ni venos pli-malpli ĝustatempe.
— Ĉu vere?
— Mi certigas vin, Nina. Ni baldaǔ alvenos. Estas ĝuste lia kvartalo. Ĉu vi vidas la naǔetaĝan domegon kun la numero 215? Tie loĝas Nikolao.
— Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo «Loĝejo numero 153». Sonorigu!
— Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aǔ metu ĝin tien. Eniru kaj sidiĝu! Estu kiel ĉe vi hejme! Ĉu mi montru al vi la loĝejon?
— Jes, certe. Kiam vi enloĝiĝis en la domon?
— Antaǔ du kaj duona jaroj (= antaǔ du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antaǔe). Tiam la distrikto estis tute nova, eĉ sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermiĝis antaǔ kelkaj tagoj en nia strato.
— Ĉu tio ĉi estas komuna ĉambro?
— Jes. Ni metis tien ĉi divanon, tablon, seĝojn kaj televidilon. Ĉe la fenestro estas multe da floroj.
— Tio ĉi estas dormoĉambro kun litoj kaj spegulhava ŝranko. Ĉu tiu ĉi pordo eliras sur la balkonon?
— Ĝuste. Kaj tio estas kabineto.
— Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afiŝo pri internacia Esperanto-kongreso.
— Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu ĉambro!
— Mi treege ŝatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraǔ mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio «Libron de amo» – ĝi estas tre originala eldono.
— Kies portreto ĝi estas?
— Ĝi estas fotoportreto de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, aǔtoro de Esperanto.
— Ĉu vi manĝas en la kuirejo?
— Jes, ni preferas manĝi tie. Tial ĝi estas samtempe nia manĝoĉambro. Tie estas tableto, bufedo kaj seĝoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaǔ nelonge ni aĉetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaǔ banĉambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.
— Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.
— Jes, jes. Venu al mi postmorgaǔ vespere.